Fino de la 15a renkontiĝoj (alklaki ĉi).


vilago

Vortoj de la prezidanto

De 15 jaroj la pluezekaj esperantoparolantoj, kun la ĉiama subtena helpo de la komunumo, organizas ĉiujare, la 3an semajnon de Aùgusto, la INTERNACIAJN ESPERANTO-RENKONTIĜOJN kiuj kunigas partoprenantojn el deko da landoj.

Tiuj renkontiĝoj estas organizitaj cele al interkonatiĝo, amikeco kaj interŝanĝoj. La organizado estas la laboro de tuta skipo da ĝojaj ‘goeloaj’ bonvolemuloj , esperantistoj aù ne, kiuj provas kiel eble plej bone proponi al vi malstreĉan etoson kaj agrablan restadon.

Tiun jaron, ni bonŝancas havi la eblecon malkovri faman feston en Paimpol pri maristaj kantoj. Nepre ne manku la dimanĉan festan vesperon pri kiu sopiras Barbara Pietrzak de multaj jaroj… Ni efektive bondeziras al vi bonan esperantan laboron ĉiumatene en nia urbeta lernejo, sed ankaù agrablan malkovron de la ĉarmo kaj riĉeco de nia bretona kulturo.

Antau la fino de miaj bonvenigaj paroloj, mi kore deziras danki al Roger EON kaj lia serioza sed ĝoja skipo por la bonega laboro jam farita ĝis nun. Dank’ al tiu vigla laboro, la pluezekaj internaciaj renkontiĝoj iĝis unikaĵo en la esperanta movado.

ESTU BONVENAJ EN PLUEZEK ĈE MARO 2011
  Site de l'Association Plouézec Espéranto        5, HENT TOUL BROC'H                   Tel: 02 96 35 73 06
  Retejo de la Esperanta Asocio de Pluezek      FR 22470 PLOUEZEC                      E.mail : pluezek@gmail.com
Franca