Nia asocio "Pluezek Esperanto"

"Plouézec Esperanto"

   Kiel Pluezeko (Plouézec) iĝis tiu fama esperantista urbeto en Bretonio (Francio)

En 1978 alvenis en Pluezeko paro da esperantitaj Parizanoj, kiuj multe propagandis por Esperanto, ĉefe pere de intervjuoj fare de loka radiostacio, kaj de artikoloj favoraj al tiu lingvo en la regiona gazeto.

En 1980 alvenis alia paro, kiu deziris lerni esperanton, kaj sukcesis fari tion dank'al adreso de "Sat-Amikaro" en "la Presse d'Armor" indikita de la unuaj alvenintoj.
Post kelkaj jaroj da studado, da korespondado kun eksterlandanoj, unu el ili decidis instrui la lingvon.
Sed, unue necesis informi la pluezekanojn, kiuj tute ne sciis pri tio. Do, per ekspozicioj, forumoj, klarigoj, kaj akceptado hejme de kelkaj personoj ni komencis per unu, du kaj tiel plu da lernantoj. Ĉiuj iĝis tiam membroj de la asocio "Esperanto 22", kies sieĝo estis en St Brieuc.

En 1997 ni kune pensis, ke en Plouézec, somere, kelkaj esperantitoj certe devas trairi nian belan ĉemaran regionon. Kiel haltigi ilin ĉe ni? Ni aperigis en la turisma libreto de la turisminformejo, artikoleton invitante ilin por babilado, trinkado aù promenado. Deko da personoj respondis al nia alvoko! por ni granda sukceso!

Tio decidis nin organizi, ĉu finsemajnan, ĉu tutsemajnan renkontiĝon. Finfine ni opiniis ke la tutsemajna permesas al ĉiuj pli profundaĵojnn interkonatiĝojn, pli da interesaj kursoj, pli da tempo por viziti la regionon kaj tamen ankaù por distri sin. Pro tio ni decidis, ke tio povus okazi dum la someraj ferioj, en Aùgusto. Restis multe por fari en urbeto, kie estas nek hoteloj, nek sufice da restoracioj, nur tendumejoj, kaj feria centro kun dormejoj de 10 aù 4 litoj je 3km for de la centro. Tamen nia pluezeka skipo, helpata de kelkaj membroj de St Brieuc elturniĝis por solvi ĉiujn problemojn kaj akcepti kiel eble plej bone la vizitontojn.

La unuaj veraj renkontiĝoj okazis en 1998: 40 personoj aliĝis kun Katalin Smideliuz: hungarino helpata de ŝia amikino Sofino Mensen el Nederlando kiel profesoroj. Denove bona aùguro!
Do, ni decidis daùrigi la aferon, des pli ke nia urbestraro ankaù helpis nin (ne per mono! neniam ni petis subvencion) sed per disponigo al ni de ĉiuj bezonataj salonoj kaj de la helpo de la urbaj laboristoj.
La sekvantan jaron, partoprenis 80 personoj, kaj ĉiujare la nombro de partoprenantoj plimultiĝis ĝis atingi 180 personoj en la jaro 2005.

Ĝis 2006 ni organizis tion sub la respondeco de la asocio "Esperanto 22" kies membroj ni ĉiuj estis.
En Oktobro 2006 kun aprobo kaj monhelpo de tiu asocio ni decidis krei nian propran asocion "Plouézec esperanto", por ke la urbestraro estu pli proksima de ni, ke ĝi sciu, kio estas tiu asocio, kiu invadas la urbon dum 8 tagoj somere kaj, kiu organizas kursojn la tutan jaron en la urbaj salonoj.

Tiel naskiĝis "Pluezek Esperanto " kiu kunigas nun ĉirkaù 35 membroj kaj nun preparas la 14ajn esperanto-renkontiĝojn, kiuj okazos de la 13a de Aùgusto ĝis la 20a 2011. Nun Pluezek estas fame konata tra la mondo. Ni ricevis Esperantistojn el ĉiuj kontinentoj : Australio, Togolando, Madagaskaro, Burkinafaso, Usono, Meksikio, Brazilo, Argentino, Ĉinio, Japanio, Rusio, Ukrajnio, Pollando, Litovio, Svedio, Nederlando, Hungario, Serbio, Bosnio, Bulgario, Rumanio, Germanio, Belgio, Britio, Svislando, Italio, Hispanio… kaj Francio. Ni kalkulis ke dum tiuj jaroj ni akceptis ĉirkaù 200 vizitojn de eksterlandanoj.
  Site de l'Association Plouézec Espéranto        5, HENT TOUL BROC'H                   Tel: 02 96 55 44 04
  Retejo de la Esperanta Asocio de Pluezek      FR 22470 PLOUEZEC           E.mail : reyssetplouezec@hotmail.fr
Franca