Herzberg


VOJAĜO AL ESPERANTUJO



Ni estis tri : Marie France, Jean Claude kaj mi, kiuj decidis partopreni la P.S.I(n) ( Printempa Semajno Internacia) en Sankt Andreasberg. P.S.I ebligas al esperantistoj pasigi siajn feriojn en internacia esperanta etoso kaj partopreni esperantan vivon. Andreasberg situas en Malsupra Saksio (Germanio) kelkaj 1300 kilometroj for de Pluezek. Pro tio, ni, frumatene foriris je la 7a kaj 1/2 de Paimpol kaj atingis Andreasberg(n) je la 9a kaj 1/2 vespere. Ni devas danki nian ŝoforon pro tiu longa veturado. Andreasberg invitis nin al printempa semajno. Fakte, ni spertis tri diversajn semajnojn : printempa, vintra kaj ankaŭ somera pro la horŝanĝiĝo. Sonnenhaus, feria domo, kie ni loĝis, situas en la Nacia Parko Harz, sur mezmontaro alta je 700 metroj. P.S.I. organizita de G.E.A (Germana Esperanta Asocio) estas paska, familia renkontiĝo kaj fakte surloke estis multaj infanoj. La plejparto de la staĝanoj estis germanoj kaj ĉeestis ankaŭ kelkaj eksterlandanoj : francoj, belgoj, nederlandanoj, finlandoj, norvego …. Entute ĉirkaǔ 80 personoj kune malkovris esperantujon, kie krokodili, por ni ne eblas . La programo estis agrabla kaj diversa : Mazi-kurso kaj piĵamaj rakontoj por la infanoj, prelegoj, libro servo , promenadoj, tablotenisa turniro, naĝejo, ludoj, origami, dancoj, gimnastiko, koncertoj, filmoj, fotokonkurso… kaj la paska leporo vizitis nin !

Malkovro de Herzberg, la Esperanta Urbo.

Ekde la 12a de Julio 2006, la urba konsilaro decidis doni al Herzberg la kromnomon : "Esperanto Urbo". Tio estas la rezulto de multjara laborado de la loka esperanta grupo. Ni ne renkontis la urbestron sed havis la ŝancon konatiĝi kun du gravaj, agemaj lokaj esperantistoj : Zsofia Korody kaj Peter Zilvar. Ili afable ricevis nin en la Interkultura Centro de Herzberg (I.C.H) kaj detale priskribis sian esperantan agadon. Poste, ili kondukis nin al la kastelo de Herzberg, kiu situas sur alta roka promonto. Ĝi datiĝas de pli ol 900 jaroj sed en la jaro 1510, brulego detruis la unuan konstruaĵon. Poste, ĝi estis rekonstruita laŭ renesanca stilo. En la plej malnova parto de la kastelo troviĝas nun muzeo pri la nobela familio, kiu akiris la kastelon meze de la 12a jarcento. Alia parto de la muzeo atestas pri la ekonomia kaj socia historio de Herzberg : la minekspluatado kaj la lignindustrio (forstado) de la Harzmontaro. Zsofia fieris montri al ni la " Esperanto-ĉambron" akiritan en 2009 ene de la kastela muzeo, kie eblas ekspozicii diversesperantaĵojn. Nuntempe videblas kolektado de pli ol 200 ŝtonoj senditaj de diverslandaj esperantistoj kiel amikeca kaj internacia simbolo. Ĉe la parko de la stacidomo staras minejtrajna vagoneto kun biografia ŝildo pri la elstara esperanto-pioniro "Joachim Giessner", kiu vivis dum ĉ. 40 jaroj en Herzberg. Ni fotumis ankaǔ apude belan monumenton, kiu omaĝas al Zamenhof, faritan kaj pagitan de ĉinaj esperantistoj.

St Andreasberg, la minejo "Grube Samson".

En Sankt Andreasberg ni vizitis ankaǔ la arĝentodonan minejon "Grube Samson", kies profundo atingas pli ol 810 metrojn. La erco-ekspluatado komenciĝis ĉirkaǔ 1520 kaj daǔris ĝis 1910. La apuda muzeo montras la internan ( kaj infernan ) min-mekanismon kaj la ege malfacilan vivon de la ministoj dum la 19a jarcento. Ĉiu ministo, ĉiutage kunportis birdeton : kanario, kiu pro timo kantumis, kiam la aero ne plu estis sufiĉe taǔga por vivi …

Promenado al Goslar. ##

La busa promenado kondukis nin al la imperia urbo "Goslar", kies historia urbokerno estas listigita al la monda kultura heredaĵo de UNESKO. Tiu vindinda urbo posedas pli ol 1500 trabofakdomojn. Je tagmezo bonvenigas nin la animkariljono de la bazarplaco. Posttagmeze, laǔ la stratetoj, nia ĉiĉerono malkovrigis al ni la mezepokan arkitekturon de la domoj, de la kasteloj kaj de la preĝejoj.

Alia esperanta grupo elektis viziti la minejegon de Rammelsberg kies ekspluatado ebligis la riĉecon de la urbo Goslar kaj kiu ankoraǔ aspektas impona kiel la tiamaj germanoj plukonstruis ĝin. Nia germana gvidisto klarigis al ni kiel la lageto, situata je kelkaj dekoj da metroj supre, ebligis al la homoj uzi la akvoforton por fosi kaj eltiri ŝtonojn el la minejo.

Esperanto funkcias .

Eĉ kiam oni fidas je ‘Esperanto, bona ideo’, estas ĉiam agrable uzi esperanton eksterlande. Dum 4 tagoj, oni multe esperante interparolis kun ĉiuj partoprenantoj. La plejmulto bone regas la esperantan lingvon kaj ni tutfacile babilis kun ili. La voĉtono neniam problemis. Kiam Esperanto estas parolata Klare, Laute, Malrapide (KLM !!) oni komprenas ĉion, eĉ eksterlande. JC spektis 2 filmojn ( Avatar kaj iu bildfilmo ) per esperantaj subtitoloj tute agrable. Je la fino de la renkontiĝoj, Marie France parolis gaje sen nia helpo en la trinkejo kun grupo da germanaj esperantistoj kaj ĉiuj bone ridis ( ĉu pro trinkado de biero ??? )

Varbado por Pluezek.

Kompreneble, kvankam Germanio multe plaĉis al ni, ni ankaǔ multe parolis pri beleco, ĉarmo, kulturo de Bretonio. Ni eĉ kantis kaj dancis bretone dum la internacia vespero. Ŝajnas al ni, ke kelkaj belgoj kaj germanoj interesiĝas por malkovri Pluezek(n), nian "esperanto-vilaĝon". Nur la distanco malfacilas tiujn rilatojn ...

Entute, ni bone spertis la esperantan etoson de tiu staĝo en neĝa pejzaĝo kaj fine de la semajno ni, tute nature, pensis esperante. Unuvorte : ni en esperantujo kaj esperanto en ni !

    Jeanne, Marie France kaj Jean Claude.


footer
Franca