EKRIGARDO AL LA 16AJ RENKONTIĜOJ DE PLUEZEK



Ĉiujare, ni strebadas por renovigi la Esperantajn Renkontiĝojn. Mi volas retrorigardi ĉu ni atingis la celon.


Unue, ni konatiĝis kun du novaj eksterlandaj esperantistoj :

- Igor, juna brazilano, kiu estis en Bretonio jam de kelkaj monatoj. Li tre bone prelegis pri sia restado en Bretonio. Li montris la du flankojn de sia personeco : adoleskanta naiveco kun larĝa, rideta entuziasmo sed samtempe, kun granda matureco, li parolis pri sia estonteco. Li interesiĝas pri lingvoj, literaturo, ĵurnalismo, muziko kaj pli profesi-estontece pri mara biologio aŭ zoologio.

- Razen : nepalano el Katmando. Li ankaŭ tre bone prelegis pri sia lando : historio, geografio, kulturo, artoj, moroj kaj montris al ni belajn dancojn kaj belajn montarajn pejzaĝojn. Ene de lia kursa grupo, ni havis pli bonan okazon malkovri lian propran vivon. En Nepalo vivas kelkaj 60 etnoj, kiuj parolas pli ol 123 lingvojn. Li apartenas al la minoritata etno Newar. Li deziris lerni esperanton ĉar tiu neŭtra lingvo apartenas al ĉiuj, sen suferi neniajn povajn kriteriojn. Li ankaŭ, multe interesiĝis pri la bretona lingvosorto.

Ambaŭ, Igor kaj Razen, multe ekigis la scivolemon de la ĵurnalistoj kaj la diversaj regionaj gazetoj (eĉ la televido) aperigis interesajn intervujojn pri ili kaj pri esperanto.


igor_et_razen

Kiel kutime, en diligenta etoso, disvolviĝis la 7 diversnivelaj kursoj. Por la plezuro de la gesinjoroj Jausions, kelkaj 12 staĝanoj kuraĝis trapasi la diversgradajn ekzamenojn. Gratulojn al ili !


diplomes

Ne nur studa etoso regis dum la Renkontiĝoj, ankaŭ regis feria etoso. Okaze de la atelieroj, Elinjo prezentis diversajn esperantajn ludojn : ludkartoj pri la memoro, pri gramatikaj punktoj, ludoj por enkapigi la numeralojn… tio entuziasmigis multajn staĝanojn, eĉ kelkajn infanojn !


jeux

La bela vetero favoris nian turismon. Ni vizitis la pluezekajn klifojn, la muelilon de Kraka, la templon de Lanleff, la kapelon de Kermaria, la abatejon de Bopor, la islandan muzeon, la skulptaĵojn de Marie, ktp...
La busa promenado kondukis nin al Cavan (Kavan). Post longa , kampara veturado, ni atingis la "muzikan padon" de la soncentro. Tie, en arbara valo, laŭlonge de la rivero "Le Jaudy", kie vivas kelkaj strangaj estaĵoj, la unua grupo promenadis spertante la diversajn dismuntitajn sonilojn.
Dume la dua grupo malkovris la abelbredadon. Tie, en sia granda ĝardeno, nia amikino Maja klarigis al ni kiamaniere ŝi laboras. En la rikoltoĉambro, dank’al diversaj iloj, ni malkovris la sinsekvajn ŝtupojn de la mielrikolto. Poste venis la atendata momento de la infanoj (kaj de la plenkreskuloj ankaŭ). Ni gustumis la diversajn mielospecojn ĉar fakte, la gusto varias laŭ la rikoltitaj floropolenoj : ĉu kaŝtanfloroj, ĉu rubusoj ktp…
Ni ankaŭ gustumetis alian produktaĵon de Maja : bretona medo (la fama, bretona "chouchenn" !)


apiculture

Por ĝoje komenci la staĝon, ni invitis junan pluezekan muzikiston : Yelane. Dank’al sia sentema personeco, li, propramaniere enkondukis famajn francajn melodiojn . Plie, li aludis Esperanton pere de esperantaj kantotradukoj de "Georges Brassens". Dank’al la fotokopioj ĉiuj povis ĥore kanti.

Alia invitito : la desegnisto Stephane Le Marchand. Tra akra okulo, kaj talenta mano, humure, li karikaturis kelkajn el niaj staĝanoj.


stephane et razen

Lundovespere, apenaŭ nia salono estis sufiĉe vasta por akcepti la bretonajn dancantojn ĉar, kiel kutime, ni larĝe malfermis la pordojn al la publiko. Jean Claude, nia prezidanto invitis tutan amikan skipon da muzikistoj kiuj majstre kaj tradicie dancigis la ĉeestantojn. Por kunigi utilecon kaj agrablecon, la kuiristoskipo profitis la okazon por proponi bretonajn cidron kaj krespojn.


Dum la semajno, ni alternis ĝojajn kaj seriozajn vesperaranĝojn. Merkrede ni kantigis la ĉeestantojn. Komence, nur kelkaj kuraĝuloj konsentis sin riski. Kaj iom post iom, bonkore venis pluraj, eĉ Gaby diris al ni, ke estas la unua fojo ke ŝi kantas antaŭ publiko !


Vendrede okazis nia adiaŭa vespero. Ĉiuj atelieroj havis okazon prezenti sian laboron : teatro, kantoj, kaj la kuiristoskipo regalis nin per siaj olimpikaj ludoj.

Ĉiu esperantisto venas al Pluezeko kun siaj propraj esperoj, grandan ambicion ni devus malfaldi por ĉiujn kontentigi . Ĉu ni sukcesis ? Vi-mem respondos.




Jeanne – Pluezek..


kelkaj fotoj

footer
Franca