"Donacan poemon pri Pluezek

far de Dimitri " Estimataj! ....


Estimataj! Bonvolu akcepti jenajn rememorojn pri la okazinta arangxo:

Denove min renkontas Bretonio,
Denove venis mi al Plouezec.
Denove multajn karajn geamikojn
Mi vidos dum la tagoj dek.

Matene gramatika ekzercado
Kun helpo de lernil'.
Tagmeze interesa promenado
Cxe klifoj, eklezioj, muelil'.

Aparte menciindas pluraj mangxoj
Matene, tage, dum vesper'.
Jen kia estas vera stagxo
Esperantista! Por prosper'!

Abundas dezirantoj perfektigxi,
Posedi bone lingvon - jen la cel'!
Samtempe eblas firme amikigxi,
Amikojn novajn trovi sub cxiel'.

Jean-Claudе, Louise, Micheline, Josette,
Elizabeth kaj Gabriel,
Roger, Francis, Jacqueline, Yvette,
Jean-Yves, Jean-Pierre kaj Daniel...

D. Cibulevskij, Hxarkiv, septembro, 2013



footer
Franca