La 16aj Internaciaj Renkontiĝoj de Pluezek, la
bela marborda urbeto de nord-okcidenta Francio,
estis mia alia granda parto de mia vojagho en
Francio. La renkontiĝoj okazis de la 18a ĝis la 25a
de aŭgusto, 2012. Mi veturis de la Kulturdomo de
Gresillon al Plouezec la 18an de auxgusto per
auxto kun s-inoj Monique Gerbay kaj Danielle
Fontaine. Ankaux estis kune la brazila junulo Igor
Ferreira.
Jam vesperigxis kiam ni finfine atingis la festosalonon
de Plouezec. S-roJean Claude Dubois kaj
s-ro Roger Eon, kiuj jam vizitis Nepalon,
bonvenigis min.
Dum la solena malfermo, urbestro Jacques
Mangold bonvenigis la partoprenantojn. Cxirkaux
100 esperantistoj partoprenis en gxi el diversaj
partoj de Francio kaj ankaux el Belgio, Rumanio,
Hungario, Brazilo, Nepalo kaj aliaj landoj.
Mi kaj Igor de Brazilo ricevis Pluezekan cxapelon,
kiel honoraj gastoj. Kaj, kelkaj de la organizantoj
surmetis nepalajn cxapelojn.
Estis Pauline Eon, Elisabeth Le Dru, Perla Mielo, Anne Jausions, Claude Jausions, Rodica Todor kaj Razen
Manandhar por instrui Esperanton al infanoj, komencantoj kaj progresantoj. Krome okazis atelieroj de
Keltaj desegnoj, hxorkanto, teatro, jogo, esperantaj ludoj kaj informatiko.
Ilin gvidis Jeannine Royou,
Perla Mielo, Laurent Peuch, Marie Savary, Elisabeth Le Dru kaj Pierre Cardona. Okazis ankaux Esperantoekzamenoj,
en kiuj partoprenis dekoj da stagxanoj (kaj cxiuj sukcesis). Amapola Triguero zorgis pri la
libro-servo dum la tuta semajno.
Mi instruis Esperanton al cxirkaux 14 esperantistoj. Cxiuj estis pli agxaj ol mi kaj havis bonajn spertojn de
Esperanto-movado en siaj regionoj. Tio fakte estis same kiel seminarioj - mi donis al ili interesajn temojn
– ekzemple, persona vivo, politiko, religio, amo, mono kaj Esperanto-movado – kaj ili profunde diskutis.
Mi montris al ili ke Esperanto estas vere internacia lingvo kaj oni povas komuniki per gxi sen helpo de
aliaj lingvoj.
Post tagmezoj okazis ekskursoj cxiutage en du grupoj, gviditaj de Maryvonne kaj Jeanne. La cxefaj celoj
estis plagho Bonaparte, muelilo Kraka, pinto Bilfot, pinto l'Arcouest plagho Gwinzegal, kermaria kaj la
templo Lanteff, abatejo de Beauport, Islanda muzeo, abelejo kaj gxardeno de sono. Je la fino estis vizito
de gxardeno de Marie Eon, kie staris belaj lignaj skuptajxoj, faritaj de sxi.
Aperigxo de mia intervjuo kun granda foto en fama jxurnalo "Ouest France" (la 24an de auxgusto) estis
granda okazo por mi.
Plej cxefa avantagxo por mi en Plouezec estis kompreni la movadon por la gepatra lingvo de la bretonoj.
Ili fakte havis tre ricxan lingvon, kiu sendube estis parto de ilia vivo kaj kulturo. Sed post la Franca
Revolucio en la 18a jarcento, la registaro lauxgrade malpermesis ilin uzi gxin. Nun tre malmulte da
homoj parolas gxin. Kaj nun, de antaux kelkdek jaroj, ili rekomencis novan movadon por revigligi la
bretonan lingvon. Nun, ecx tiuj kiuj ne scipovas bretonan lingvon estas fieraj pri ilia gepatra lingvo kaj
diras ke ili ne vivos se ili ne havas sian lingvon. La situacio de lingvaj rajtoj estas simila en Nepalo. Estas
pli ol cent lingvoj en Nepalo sed ni devas uzi la registaran lingvon en lernejoj, laborejoj, tribunaloj kaj
policejoj. Kaj, ankaux en Nepalo, la parolantoj de lokaj lingvoj nuntempe movadas por konservi
gepatrajn lingvojn. Ni povas lerni lecionon el Plouezec.
Post vespermangxo, cxiutage okazis amuzajn programojn. Sabate estis interkona vespero, dimancxe
venis fama kantisto Yelane por kanti francajn kantojn kaj lunde ni dancis bretonajn dancojn. Marde, mi
prelegis pri Nepalo, per lumbildoj, filmetoj kaj kantoj. Venis multaj demandoj pri nepala politiko, kulturo
kaj socio. Merkrede estis kanto-tago, kiam oni kantis kantojn de sia lando. Ankaux mi kantis du
Esperanto-kantojn el Nepalo – "Diris mia amiko ke" kaj "Silko fluanta" - kiujn mi mem esperantigis.
Jxauxde prelegis Igor pri Brazilo. La adiauxa vespero de vendredo estis ja memorinda. Oni prezentis
dramojn, hxorojn kaj aliajn kantojn. Mi ripetis miajn Esperanto-kantojn. La prezentado de la teamo de
kuirejo sendube estis la plej bela – agxo havas ne limojn por tiuj kiuj vivas felicxe - .
Unu semajno ne suficxis por interkonatigxi kun cxiuj. Tamen cxiuj povas rete kontakti aliajn kaj pli
densigi la amikecon, solidarecon, intersangxon kaj malfermatan spiriton, kiuj fakte estas gvidmotivoj de
la renkontigxoj, kiujn ni semis en Plouezec.
Plouezec kaj Katmando gxemeligxis antaux du jaroj per laboro de geesperantistoj de du belaj urbetoj, kie
Esperanto floras kiel lingvo de amikeco. Mia vizito al Plouezec estas ankaux unu ero de la cxeno de la
rilatoj. Mi, tiel, pere de la internacia lingvo povis diskonigi Nepalon al esperantistoj de Plouezec (kaj,
kompreneble, de aliaj partoj de Francio kaj aliaj landoj).
Vere, la renkontiĝoj de Plouezek estas unika okazo por malkovri la kulturan riĉecon de tiu esperanta
societo apud la maro. Partroprenante la renkontigxon, mi trovis ke gxi evoluigxas kiel "Esperanta
Vilaĝo", same kiel la "Esperanta Urbo", de Herzberg, Germanio. Tio estas rezulto de diligenta laboro de
aktivuloj de Plouezec, ekde la pasintaj 16 jaroj.
Tuj post la renkontigxo, la partoprenantoj malaperis, unu post la alia. La 26an matene mi lasis hejmon de
s-ro Eon sed venis la s-ino Christiane Lamy el Nantes nur la 27an.
Bonsxance, s-ro Jean-Louis Le Brizault konsentis gastigi min dum unu tago kaj ni kune veturis al lia
hejmo. Kiel logxanto de montara lando, mi cxiam soifas vidon de maro. Mi proponis al li ke ni vizitu la
maron - mi vivis apud la maro dum unu semajno sed mi ne povis ecx malsekigi miajn piedojn per la mara
akvo. Nu, ni ekveturis kaj subite la cxielo nubplenigxis, forte ventris, pluvetis kaj sxajnis ke baldaux
fulmotrondros. Sed mi ne rezignis kvankam la tajdo estis malalta kaj mi enmarigis min kaj gxuis la akvobaton
dum duonhoro.
Mi kredas ke mi neniam povos forgesi tiun cxi belan regionon kaj afablajn homojn en Plouezec.