Malkovro de AZIO dum la 15aj pluezekaj renkontiĝoj


Ekde la 13a de Aŭgusto ĝis la 20a de Aŭgusto okazis la 15aj pluezekaj esperantaj renkontiĝoj. Kiel kutime ni gaje plibonigis nian esperantan lingvon dank al eksterlandaj instruistoj !

Tiun jaron, estis Azio la honora kontinento de niaj renkontiĝoj per la alveno de profesoro Ranga Potturu el Barato kaj la ĉeesto de granda grupo de ĉinaj esperantistoj.

Kiel kutime, la etoso estis laborema sed ankaŭ gaja :
  • Oni lernis serioze sed oni ankaŭ kantis kune.

  • Sinjoro Ranga instruis al ni la ajurvedan medicinon kaj ni instruis al li la bretonajn dancojn.

  • Sinjoro Sauhkio Zhang prelegis pri la nuna Ĉinio kaj ni vizitigis al la ĉina grupo belajn bretonajn lokojn.

  • Posttagmeze, ni ĉeestis diversajn interesajn atelierojn.

  • La skipo de la kuirejo estis freneza sed sia manĝaĵo ĉiam bongustis.

  • Kiel kutime , la bretona vetero estis multe pli bela ol la veterprognozoj.

Pasintan jaron, Poshraj Subedi invitis nin por viziti Nepalon dum la 9aj himalajaj renkontiĝoj. Ok el la pluezekaj partoprenintoj akceptis tiun inviton kaj ni estis kore akceptitaj en Nepalo.

Nuntempe, niaj ĉinaj amikoj ankaŭ invitas nin en Ĉinio ĉar okazos en Januaro esperanta monato en la esperanto-insulo Hai Nan kie la programo estas tute interesinda :

http://www.esperanto-insulo.info/index.htm


Ĉiujare ekde nun 15 jaroj, la pluezeka teamo agadas en Bretonio por vigligi la amikan esperantistan reton. Ni dankas kore la instruistojn kaj la amikojn kiuj ĉiam helpas nin !

. . . . Ni rendevuas vin en 2012.




Quelques photos de la semaine.


footer
Franca